KVARA TUTAMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO

Postkongresa Bulteno

Far de la Komitato

 

La revuo Esperanto, oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio, dedichis tri paghojn al TAKE-99 kaj al gravaj informoj pri Kolombio, kun emfazo al la horora tragedio en Armenia, progresema urbo de nia lando (vd. marto 1.999 p42-44). Certe, pere de bonintencaj shipestro kaj maristoj, sed ankau foje navigante kontrau kontrauaj ventoj, la kolombia kongresshipo tushis la sopiratan kongreshavenon. Tiu verda shipo ekkomencis sian vojaghon dum la brila kongreso (1980) en "San Luis", Argentino, kie oni spertis varmecon, neforgeseblan etoson kaj bonan organizon kaj realighojn. Poste, la shipo difektighis kaj longe ankrighis. Sed en la jaro 1996, dum la inda kongreso en Kostariko, jam reparita kaj viglighinta, la kongresshipo kolombia, daurigis sian navigadon ghis atingi kun kontento la promesitan esperantohavenon.

 

MEKSIKO ANTAUEN

La elekto estis okulfrape unuanima. La debato okazis post la demando: "chu la kongreso rajtas elekti rekte la sidejon por la Kvina Tutamerika Kongreso de Esperanto, au nur simple rekomendi ghin al UEA-Komisiono?" La tradicio estis tute firmigita de la plimulto kaj per la entuziasma vocho de la cheestantoj, Meksiko estis elektita sidejon por la venonta TAKE-2001. Longa aplaudo signis tiun memorindan elekton. La flamo de la kongreso estis transpasita de la prezidanto de la Kongreso en Kolombio al tiu de Meksiko. Oni vidis chiujn felichaj. Sukceson por la meksikanoj kaj sukceson por Ameriko kaj la mondo. Vere, nia verda koro meksikanighas.

Tre eble, dum la kongreso en Meksiko, estos elektita Kubo, kiu deziras realigi la sesan tie.

 

INAUGURA PAROLADO

La prezidanto de la kongreso D-ro Rodrigo A. Ramírez, i.a., diris: (......) Ni estas vid-alvide al nova jarmilo kiu prezentas al ni gravajn defiojn: tutmondigo, pluraj entreprenaj kunigoj, egaligado kaj ampleksado de moralaj valoroj kaj principoj; toleremo kaj respekto pri la regionaj preferoj kaj malsamecoj; kunlaboro kaj solidareco de nacioj ktp. Ni kiel esperantistoj, povas ludi gravan rolon en tiu procezo pere de nia agado en la direkto de la interna ideo de nia kara lingvo.

Restas granda laboro por starigi tutmondigan civilan socion en kiu floros komuna sento de civitaneco kaj respondeco mondvastaj, kune kun la starigo de komuna kaj kohera homa identeco kiel terglobanoj.

Pro tio mi sugestas difini la chefajn trajtojn de kompetenta esperantisto, kaj mi proponas la jenajn:

1-Baza kono kaj uzo de la lingvo.

2-Kapableco komunikighi efike, kaj parolante kaj auskultante; kaj preteco solvi aperantajn miskomprenojn.

3-Tolerema kaj solidara spirito.

4-Kono de sia propra nacia kulturo kaj respekto al alies kulturo.

5-Sukcesaj agoj favore al Esperanto por ghia disvastigo.

6-Espero, Obstino, Pacienco, Konkordo kaj Komuniko.

7-Honesteco kaj fidindeco.

Mi nome de la esperanta komunumo gratulas al tiuj, kiuj jam komencis konduti sin mem, kiel kompetentaj esperantistoj.

Via cheesto al chi tiu kongreso estas por nia kolombia esperanta movado, motivo de granda ghojo, kaj ofertas grandan apogon al nia landa laboro por la sukceso de E-o en Kolombio.

Pro tio, mi nome de la L.K.K., dankas al tiuj, kiuj fidis je ni diversmaniere.

 

CELOJ

1.Antauenigi la dauran disvastigadon de E-o tra nia kontinento.

2.Instigi la plibonigon de la uzo de E-o inter la tutamerika esperantistaro.

3.Lau niaj ebloj kontribui al la atingado de la celoj de la kampanjo 2.000 de UEA.

4.Eltiri konkludojn kaj intershanghi spertojn por starigi organizajn principojn gheneralajn por la venontaj tutamerikaj kongresoj.

5.Kontroli la disvolvighon de la laboroj proponitaj dum la pasintaj tutamerikaj kongresoj por koni ties efektivighon.

 

DU AGNOSKOJ

Dum la tuta programo de la kongreso estis la diligenta S-ro Bill Maxey, el Usono, aktiva motoro pri ideoj, programoj kaj realighoj. Li estis tiu, kiu ellaboris la raporton al UEA pri TAKE-99 (vidu TTT-ejo). La organizantoj de la evento leginte tiun raporton, plikonvinkighis pri la kontentiga rezulto de siaj klopodoj poresperantaj.

Profesoro J.E. Bachrich el Venezuelo vizitas Kolombion por aktive partopreni niajn renkontighojn kaj kongresojn. Lia oportuna kaj inteligenta parolo kuraghigis la organizon de TAKE-99. Liaj indikoj chiam estas rektaj, pensigaj kaj trafaj. Sendube, Meksiko havas jam la privilegion esti helpita de nia kara profesoro kiu ne lacighas en sia poresperanta agado.

La reprezentanto de Kubo, S-ro Ramón Rodríguez, kiu apenau partoprenis la tagon de la fermo de la kongreso, kompreneble ne povis ekzakte ilustri pri la kongreso al la multnombraj auskultantoj de Radio Havano.

 

S-INO BIRTHE LAPENNA

"Aktiva neutraleco kaj humaneca internaciismo" kaj "Renkonte al la Jubileo" estis la gravaj prelegoj senditaj al la kongreso de S-ino Birthe Lapenna kaj fiere legitaj de S-ro Santiago Alvarez, ghenerala Sekretario de la Kongreso. Al sinjorino Lapenna ni kore dankas la konsenton sendi al la kongreso tiujn juvelojn pri la potenca penso de Prof. D-ro Ivo Lapenna.

 

NEPRA INVITO

La komitato de TAKE-99, invitas al la tutmonda esperantistaro kaj precipe al la Amerika movado, legi, pensi, kaj konsekvence agi pri la konkludoj de la kongreso, chi tie aperintaj, i.a. por alporti diskutan kaj plenuman materialon al Meksiko. Pli da informoj oni povas trovi en nia TTT-ejo.

 

ANTINGOJ DE LA KONGRESO

Salutmesagho de la prezidento de la Kolombia Respubliko Andrés Pastrana Arango. Cheesto de la Ministro pri Kulturo D-ro Alberto Casas Sanz de Santamaría al la solena malfermo de la kongreso. cheesto kaj partopreno de gravaj e-istoj kiel: Geraldo Mattos (Prez. de la Akademio E-o), Sro. Johano Bachrich (komitatano C) kaj aliaj. Intervjuoj en jhurnaloj kaj radio. Vekigho de intereso pri E-o en la ghenerala publiko, kaj fine la revigligho de la kolombia E-o Ligo.

 

La komitato de la kongreso aparte dankas la altvaloran helpon de gesinjoroj Alberto Lamprea, Diana C. Marín, Diego Hoyos, Fany de Flórez, Ernesto Flórez, Luis Casas, Luis Guillermo Restrepo, Peter Preminger, Renée Triolle, Yolanda Sabogal, la antaue menciita Ministro pri kulturo kaj la Fondajho Ameriko.

Specialan dankon al la cheestantaro pro la mona helpo al e-istoj frapitaj de la tertremo de Armenio, Kolombio.

 

ESPERANTO KAJ LA TRIA JARMILO

Responde al la demando: "Kion fari nun por antauenigi E-on en la estonteco" ONI SUGESTIS la jenajn punktojn:

1-Enkonduki E-on en la propran familion: chiu familiano almenau havu bazan parolkapablon.

2-Serchi rimedojn por interesigi la personojn lerni E-on.

3-Esperantemigi la mondon anstatau esperantigi ghin.

4-Ni devas starigi la lingvon en tian pozicion, ke ghi estu preta kiam pretos la mondo.

5-Klopodi inkludigi E-on kiel studobjekton che universitatoj kiel respondo al la propono "Instrui E-on al profesiaj instruistoj".

6-Manke de konversaciaj ebloj oni rekomendis parkerigadon de frazoj kaj chiutagan lautlegadon de E-aj tekstoj por konservi la fluecon.

7-Rilatighi kun edukaj instancoj.

8-Rigardante la fakton, ke la evoluo de la homaro havas tendencon al unuigho (Europo, regionaj merkatoj, falo de la berlina muro, ktp.) antauvideblas la gheneralighon de la uzo de E-o.

9-Uzi Esperanton en komercaj aferoj.

10-Ni bezonas pli klarajn personajn celojn, kaj pli difinitan komunan celon, kaj informi al la aliaj pri ili.

11-Esplori kaj analizi la kernojn de propraj kaj sukcesaj spertoj kaj informi al la aliaj por ke ili povu profiti tion en sia propra agado.

 

ARTA VESPERO

Tre grandan sukceson atingis la arta vespero kun la partopreno de: folklora kvinopo pri anda muziko, muzikisto Horacio Hernández kaj Gonzalo Bermúdez, Luis Jorge Santos kaj aliaj kiuj aktoris.

Folklora dancensemblo "Kolombia Tagigho" prezentis tipajn allongajn dancojn. chiuj eroj estis forte aplauditaj.

 

LA PLEJ GRAVAJ IDEOJ ESPRIMITAJ DUM LA DISKUTRONDOJ DE TAKE-99

1. Por vere ghui Esperanton, oni bezonas esti kapabla uzi la lingvon lege kaj parole, kaj koni ghian kulturon kaj historion.

2. Pli saghe kaj efike estas prezenti al la kongresoj faktojn, plenumitajn projektojn ol proponojn. Pro tio chiu kongreso devas enhavi tempon por ke projektojn diskonigindajn oni povu prezenti al la cheestantoj; havi tiun spacon instigos per si mem la disvolvighon de ili en chiu lando. Ech oni povas starigi premion au diplomon por tiuj projektoj.

3. Retrorigardante la historion de E-o en Ameriko, oni rimarkas ke jam okazis pluraj kongresoj al kiuj oni nomis la " Unuan" char chiu E-o grupo au lando volas esti la unua.

Tio ankau montras ke: au oni ne konas la rezultojn de la antauaj kongresoj, (char oni ne diskonigas ilin sufiche bone) au oni preterpasas la proponojn kaj rezultojn de tiuj kongresoj, vole-ne-vole.

4. Tial ke la organizo de chi tiu kongreso estis sukcesa grandparte, al la proponita organigramo, oni sugestis preni en konsideron tiun broshuron, kaj trovi manieron interrilatigi chi tiun organigramon al la kongresa regularo el Brazilo.

5. Dum la unuaj jaroj de la tutmonda esperanta movado oni metis kvar vortojn sur la verda flago (espero, obstino, pacienco kaj konkordo) kaj ni proponas aldoni la kvinan: komuniko!

6. Oni proponis difini la chefajn trajtojn de "kompetenta esperantisto".

7. Cedi amerikan oficejon por Amerika-Agado.

 

PRI REGULARO DE NIAJ TUTAMERIKAJ KONGRESOJ

Oni sugestis la jenon:

1.Ke la nomo de chi tiuj eventoj estu chiam "TUTAMERIKA" por faciligi la dauron kaj tradicion de tiuj aranghoj.

2. Ke la kongresoj alternu inter nord- mez-, kaj sud-Ameriko, kaj tio povas okazi chiun duan au trian jarojn libere lau ebloj.

3. Oni devas difini regularon por niaj TUTAMERIKAJ KONGRESOJ.

4. Oni proponis difini kiuj estas la kondichoj por elekti la landon gastigontan la sekvantan kongreson, kaj sugestis la jenajn:

a)La landoj kiuj volas kandidatighi kiel sidejo en iu jaro, devas sin proponi letere, kelkajn monatojn antaue por preni al ili en konsideron dum la diskuto, kiel estas jam kutimo en tutamerikaj kongresoj.

b)Almenau unu reprezentanto de la elektota lando devas cheesti la kongreson por preni la respondecon pri ghia organizo.

c)La disvolvighanta kongreso diskutos kaj elektos la sidejon de la sekvanta.

ch)La cheestantoj de tutamerika kongreso rajtas elekti la landon kie okazos la sekvanta kongreso.

5. Starigi kiel oficialan strategion tiun, kiu efike fuknciis por TAKE-99: "Ne nur prezenti al la LKK kaj al la kongreso farOTindajn proponojn, sed ankau indajn projektojn plenumITajn au plenumATajn".

6. Difini tempon, por prezenti tiujn laborojn. Tio instigos labori pri, por, kaj pro esperanto antau la kongreso.

7. Dum la kongreso kontroli chu la proponoj kaj laboroj proponitaj dum la pasinta, estis fakte plenumitaj au ne.

8. Instigi la gejunulojn labori kun la apogo kaj gvido de spertaj e-istoj.

9. Starigi komisionon kongresan konsistanta el la prezidantoj de la pasinta, nuna kaj venonta kongresoj.

 

GRAVA VEKIGHO

Dum kunveno de la kolombianoj, kadre de la kongreso, chiuj konsentis la proponon de la bogotanoj, pri la fakto ke la sidejo de "Kolombia Esperanto-Ligo" funkciu en la urbo Cali. S-ro Rubén Torres, aktiva movadano estas la prezidanto de tiu nacia organizo esperantista (Calle 7A No. 56-76, Casa 12, Cali Valle. Retposhta adreso: rdtorres@teletulua.com.co).

Dume, en Bogoto floras la instruado de Esperanto.

 

LETEROJ KAJ OPINIOJ

"Mi volas gratuli al vi ankorau unu foje, pro la vere ege sukcesa kongreso, kiun vi organizis".
J.E Bachrich. Karakaso.
 
"Feliche, sur la solida fundamento malfacile starigita de la kostarikanoj, la kolombianoj povis konstrui tre buntan kaj chiel kontentigan kongresan programon, kio certe kreas defion por la Meksikanoj post du jaroj".
Bill Maxey. Usono.